Mi kredas

Mi kredas en Dio la Patro ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj la tero.
Kaj en Jesuo Kristo, Filo Lia sola, Sinjoro nia,
kiu estis koncipita de la Spirito Sankta,
naskita de Maria Virgulino, suferis sub Pontio Pilato,
estis krucumita, mortis kaj estis entombigita,
malsupreniris al infero, trian tagon releviĝis el la mortintoj,
supreniris al la ĉielo, sidas dekstre de Dio la Patro ĉiopova,
de kie li venos por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.
Mi kredas en la Spirito Sankta, sanktan Eklezion katolikan,
komunion de sanktuloj, pardonon de pekoj,
relevigon de karno kaj vivon eternan.
Amen.